top of page
Balthazar Mukulu crop.jpg

Balthazar Mukulu.

Filo de la Yvette KIBIBI, kies edzo forlasis antaŭ jaroj kun la gefiloj. Danke al Penny/SBV, ili havas loĝejon kaj la gefiloj studas.

Balthazar devas komenci sian universitatan vivon. Li interesiĝas al la medecino. Tial bezonas plian subtenon de SBV por konkretigi la revon.

Li estas 18 jaraĝa, baldaŭ akiros ŝtatan diplomon pri matematiko fiziko.

 

 

Clarisse BAENI estas 18 jaraĝa, ŝtata diplomito kaj volas studi la medecinon.

La familio ne povas ĉar la patro jam forlasis la familion.

Certe danke  al SBV mi finis la mezlernejon.

Clarisse Usindi BAENI.jpg
Djofina Mugosi Vivuja.jpg

Djofina Mungosi VIVUYA, flua parolantino de Eo, ŝi naskis en familioj de ses infanoj. Duon orfino.

Mi loĝas kun la patrino kaj la gefratoj.

Mi volas studi la elektronikon ĉe la universitato. Helpon de bonkoruloj, mi bezonas. 

Joelle NGOY.jpg

Joelle NGOY, la gepatroj disssigxis antaŭ  du jaroj.

La patro estas nun malsana kaj ne povas subteni la familion. La patrino ne havas laboron. Ni estas kvin infanoj. Danke SBV ni studis/as sed ĉijare ne eblis. Nun mi vizitas la duan alta lernejo pri merkatado. Sed ne povas daŭri pro manko de rimedoj. Mi bezonas subtenon de bonkoraj homoj kiuj legos min.

Jeanne MUHURWA.jpg
Prisca Mbonyimama.jpg
Marcelin LUHEKA.jpg
Grâce Germain WAZIWAZI.jpg

 Jeanne MUHURWA, mi estas subtenito de SBV kaj ĉijaro, mi akiros mian ŝtatan diplomon.

Vian helpon mi bezonas cxar SBV kiel mia sponsoro, mi emus fariĝi kuracisto.

Duonorfino, malfacile vivas kun nia patrino.  Plian subtenon de SBV mi bezonas por konkretigi mian revon. Nun mi estas 18 jaraĝa.

Prisca MBONYIMANA, 19 jaraĝa. La gepatroj estas vivantaj sed senlaboruloj.

Pro tio malfacile mi studas. Kaj havas malbonajn notojn malgraŭ miaj kapacitoj aprezitaj de ĉiuj ĉe la lernejo. La situacio estas ĝenerala por la ĉiuj familianoj. Foje, mi estas devigita halti por ke, doni ŝancon al malpliaĝa gefratoj. Entute, ni estas estas ses infanoj.  Mi ja finus la studadojn sed pro tiu situacio, mi estas en la dua alta lerneje. Mi bezonas subtenon por ankoraù studi dum tri jaroj.

Etienne LUHEKA grupano de KJBELO/SBV. Mi ŝatdiplomiĝis sed malgraŭ miaj ambicioj, mi ne povas. Duonorfo, ni loĝas kun la  patro. La patrino oni pafis nokte kiam ŝtelistoj venis cxe ni. Nia patro batalas per kokbredado sed okaze de la vulkana erupcio de 22a de majo 2021, la lafo bruligis la dometon nian kaj ĉiujn aĵojn. Malfacile ni vivtenas. Mi bezonas monsubtenon por miaj universitataj studadoj. Mi volas fari la konstruadon.

Grâce Germain WAZIWAZI, plian subtenon mi bezonas el SBV. Miaj gepatroj loĝas fore de Goma, en la teritorio de Walikale kaj malriĉaj ni estas.

Nun mi vizitas la unuan pri ekonomio ĉe la univeristato de Goma sed ne pluiros sen helpo. Bvl helpi min. Mi estas esperantisto.

Universitataj Studantoj Serĉantaj Subtenon

Jen junaj Esperantistoj kiuj havas kaj emon kaj kapablon studi po servi sian komunumon kaj gajni sendependecon. Ili tute mankas rimedojn tion fari.

Bonvole notu: Iom da la studentoj, kiuj nur ĵus diplomiĝis de la lernejo estas pli maljunaj ol vi atendus. En la kazoj listigitaj ĉi tie, tio ne indikas mankon de kapablo aŭ diligenteco, sed mono. Se kotizoj ne estas pagitaj antaŭ la fino de la jaro, lernantoj estas forpelita de la ekzameno, kiu permesas ke ili progresu, kaj devigas ilin ripeti la jaron, sendepende de sia akademia sukceso. Por ĉi tiuj junuloj, $10 or $20 ofte estas tute nehavebla.

bottom of page