Nia Agado
1. Ebligi Edukadon per Laboro
Ni disvolvas projektojn, por ebligi familiojn pagi por lernejaj
kotizoj kaj aliaj bezonoj, malgraŭ la ĝenerala manko de dungebleco kaj senpaga edukado.
2. Faciligi Rektan Helpon
Nia retejo helpas ke sponsoroj trovu homojn en vera bezono pri edukado, medicina helpo, loĝejo aŭ mikrokomerca semo. Ni financas tiujn bezonojn, laŭ niaj kapabloj kaj
kriterioj.(Ni fieras pri niaj 5 novaj universitataj diplomuloj).
3. Konstrui Kapaciton por Sendependeco kaj Kontribuo
Ni kultivas kapablojn, sintenojn kaj sciojn por fokusa, kunlaborema kaj etika ago.
Ni instruas kursojn en komerca planado, lingvoj kaj baldaŭ ankaŭ e-komerco.
Sustainable development, Fair trade, Goma, DRC, African, Esperanto, children, sponsorship, Buntings, Hand-made, Education, Employment