top of page

Esperanto, unueclernejo por la humaro

Hieraŭ, la 12-an de decembro, membroj de la klubo Goma Esperanta Klubo(GEK) festis la naskiĝtagon de Zamenhof.


En la asembleo estis legita la biografio de Zamenhof kaj estis organizita debato pri unueco. El lia bibliografio ni eksciis, ke Zamenhof estis granda humanisto kaj modelo por la unuiĝo de la homaro. Lia malkontento kontraŭ la reduktado de la mondo nur al lingvaj grupoj kaj lia kuraĝo por la kreado de la komuna lingvo igas Esperanton ne nur lingvo kiu faciligas komunikadon sed ankaŭ perfektan lernejon de la unueco.


Dum la debato ni kune povis difini la unuecon kiel la agon kuniĝi ĉirkaŭ idealo en totala sin kompreno. Kelkaj kolegoj rakontis al ni pri iliaj spertoj pri divido(konfliktoj) por ke ni ĉiuj komprenu kio estas unueco post regi kio etas divido kaj siaj konsekvencoj. Respondo al ĉiuj, kiuj povas demandi kio estas Esperanto ni trovis, Esperanto estas instrumento kiu konstruas unuecon.


Multaj homoj, kiuj ankoraŭ demandis sin kial lerni Esperanton komprenis la profundecon de la lingvo kaj engaĝiĝis por verdigi iliajn mediojn.

La Poemo de Zamenhof estis legita kaj motivis pli. La moralo kaj la espero de Zamenhof esprimitaj en tiu poemo por atingi la difinitan celon de Esperanto lasis nin perpleksa.


Dum ni prenis trinkaĵon, Kara Serge Arusaki rakontis al ni sian sperton kaj la avantaĝojn, kiujn li ĝis nun akiris el Esperanto por kuraĝigi la genovuloj renovigi iliaj membriĝojn al la movado.


La datreveno de Zamenhof rememorigis nin ke ni devas eengaĝiĝi por ke Esperanto estu lingvo ĉie parolata. Same kiel Zamenhof kaj lia teamo senigis sin de multaj avantaĝoj por ke Esperanto atingu nian generacion, ni havas la devon investi nin en la instruado kaj la disvastigado de la lingvo por ke venontaj generacioj profitu ankoraŭ. Ni profitas danki danki kara Alphonse Waseka, kara Eric Baeni, kara Nickson kasolene, kara Serge Ajua, kara Djofinah Mongosi, kara Grace Germain, kara Merveille Batumike, kara Docile Batumike kaj ĉiuj kiuj malproksime subtenis nin por la sukceso de tiu evento.


40 views0 comments

Recent Posts

See All
bottom of page