top of page

La interveno de Solidareco Bonvolo en edukado en la urbo Goma

Updated: Oct 10, 2021

La asocio Solidareco Bonvolo laboras por antaŭenigi edukadon de gelernantoj ĉe la bazlernejo, mezlernejo kaj universitato en la urbo Goma. la asocio subtenas gravan nombron da infanoj en edukado danko al la subteno de gesperantaj amikoj. Ni novigis iniciatante projekton nomata "Mama Wimbi", kiu permesas al sendefendaj virinoj labori kontraŭ la edukadon de iliaj infanoj.


Ange, mezlernajanino kiu profitas subtenon de SBV

Dimanĉe la 3a de octobro, la asocio disdonis lernejajn provizojn al la infanoj kiuj profitas lian subtenon. La agon laŭdis la gepatroj de la infanoj, kiuj trovis en ĝi savon.

Fakte en ĉi tiu post COVID-19 periodo la vundeblecon de la familioj pliiĝis, tiuj, kiuj estis vundeblaj, fariĝis pli. La asocio Solidareco Bonvolo, konscia pri la krizo, kiun travivas familioj, batalis kun siaj geamikoj por vidi kiamaniere ĝi povas interveni. La favoro estis je nia flanko kaj ni sukcesis alporti esperon al la familioj. La bazlernejaj infanoj krom kajeroj kaj akcesoraĵoj ricevis ĉiuj uniformon(Vestaĵo kiu estas akceptita lerneje). Ni daŭrigas la klopodon kaj esperas ke en la proksima artiklo ni diros al vi kiom da gelernantoj ni pretas subteni por ĉi tiu nova lerneja jaro je ĉiuj tri niveloj. Notindas ankaŭ, ke iniciato por trejni infanojn en ĝenerala komputiko funkcias nun. La asocio batalas por ke la infanoj, kiuj ricevas iia subteno kaj tiuj en la Esperanto-Klubo, lernu pri teknologio. Ni kredas, ke gravas, ke ĉiuj povu agordi komputilon, tajpi tekston en la komputilo, fari prezenton per power point, fari kalkulojn kun Excel, esplori interrete ktp.


Ni celas daŭrigi ĉi tiun bonfaradon, kiu helpas familiojn. Ni daŭrigos per projektoj, kiuj kondukos al individua sendependeco longtempe. Jen okazo danki ĉiujn heroojn en la ombro, kiuj vivigas Solidareco Bonvolo hodiaŭ.


Multaj fotoj pri la distribuado vi trovos sur ĉi tiu linko:https://photos.app.goo.gl/KzH7cZrbpLBWMhbP9

36 views0 comments

Recent Posts

See All
bottom of page