top of page

SBV kaj siaj subtenantoj

Updated: Aug 17, 2021

La asocio Solidareca Bonvolo (SBV), unue Goma Esperanto Klubo” (GEK) ĝuas sinceran subtenon de multaj esperantistoj el la (tuta) mondo. La agado de la asocio ne daŭrus sen la helpo§sen la subteno de kelkaj Esperantistoj, kiujn ni tre amas. Hodiaŭ ni havas la honoron prezenti al vi s-inon Peneloppe Vos, Sindonema humanistino.


Penelope Vos vendante Mama Wimbi buntaĵoj en aŭstralio

Penelope Vos senĉese kaj senlace batalas kontraŭ la malbonaj vivkondiĉoj suferitaj de la konganoj ĉefe en la urbo Goma/Norda Kivuo. Ŝi subtenas dekon da familioj. Ŝi jam faris du vojaĝojn al DRKongo kaj dum la dua, ŝi estis akompanata de sia filino Freya. Okaze de ĉi tiuj du vojaĝoj, Penny vizitis ĉiujn familiojn, kiuj ricevas la subtenon de SBV-asocio, kiel signo de humileco kaj amo al ili. Penelope ja financas " Mama Wimbi"projekton, kiu celas sendependigi virinojn per kudrado de buntaĵoj, dorssakoj kaj infanuniformoj. Notu, ke la kudritaj buntaĵoj estas eksportitaj al Aŭstralio, por ke Penny vendu ilin tie, dum la kudritaj uniformoj kaj dorssakoj vendiĝas surloke. La celo de ĉi tiu projekto estis, ke virinoj perlaboru sian vivon per regula kudrado. Nuntempe la 12 virinoj povas sendepende kudri. Penelope iniciatis korespondadon inter la infanoj de Goma kaj tiuj de Aŭstralio, okazo por kongaj infanoj malkovri la mondon ekde la infanaĝo kreante amikajn ligojn kun eksterlandanoj. Estas ankaŭ okazo por aŭstraliaj infanoj ekkoni kongajn infanojn. Penny finance zorgas pri edukado de infanoj de la bazlernejo ĝis la universitato. Ni nepre devas mencii ŝian intervenon en sanzorgo kaj en luado de domoj por familioj, kiuj troviĝas en tre malkomforta financa situacio. La asocianoj elektis Penelope kiel vicprezidantinon. Tio ebligas al ŝi konstati la efikecon de la agado de la asocio. Tre estimata de la profitantoj, ĉi tiu bonkora sinjorino redonas esperon al tiuj, kiuj malesperas. Kara Alphonse Waseka ĉiam diras:" Penny ne estas riĉa sed havas bonan koron; multaj konganoj havas multe pli da mono ol ŝi, sed ili ne estas tiom helpemaj."

Penny evidente ne estas la ununura, kiu akompanas la laboron de la asocio, estas multaj anonimaj bonfarantoj, kiuj dediĉas tempon kaj energion por subteni la asocion, ĉefe por ebligi al kongaj infanoj studi. Jen okazo danki ilin ĉiujn pro tio, kion ili faras por la kongolanoj. Ni havas nenion por doni al ili, sed ĉiam ni meditas pri iliaj kortuŝaj agoj kaj tio estas vere modelo por ni.


35 views0 comments

Recent Posts

See All
bottom of page